Vikipedio:Vikipedio kaj Esperantio
El Vikipedio
Vikipedio estas granda kaj multaj esperantistoj jam kunlaboras en ĝi, sed ni ĝojas se pli kaj pli samlingvanoj aliĝas kaj kunverkas, ĉu en la esperantlingva, ĉu en alia lingvoversio de Vikipedio.
Ĉi tie ni kolektas ideojn kiel varbi esperantistojn por Vikipedio.
Enhavo |
[redakti] Argumentoj kial subteni Vikipedion
- Vikipedio estas la unua vera enciklopedio en Esperanto, pri Esperanto kaj pri ĉiuj aliaj temoj.
- Vikipedio kontribuas al la necesa faka lingvaĵo en Esperanto.
- Vikipedio kunlaborigas esperantistojn por senchava celo.
- Per la esperantlingva Vikipedio, neesperantistoj ekscias pri Esperanto.
[redakti] Kie varbi por Vikipedio
- Loka grupo: eblas elpensi interesajn grupvesperajn temojn kaj agadojn pere de Vikipedio, vidu Vikipedio en EG.
- Renkontiĝoj: Dum renkontiĝoj eblas aranĝi diversajn kontribuojn:
- prelego, ĉu ĝenerala aŭ faka
- kurso, por instrui bazajn farojn
[redakti] Informiloj pri Vikipedio
En Esperanto ekzistas jam libroj, brosŭroj kaj informiloj kiuj informas pri Vikipedio.
Libroj:
- Yves Nevelsteen: Vikipedio – praktika manlibro (2006, 2007)
- Ziko van Dijk: Vikipedio por vi. Kiel ĝi funkcias, kiel vi kontribuas (2008)
Informiloj:
- Vikipedio – la libera enciklopedio, 2008 ([pdf])
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Retligiloj
- Vikipedio.net, retejo kiu informas en Esperanto pri Vikipedio